Robert Browning
KANTO DE PIPPA


Printempa estas jaro,
matena estas tag',
maten' — je l' sepa horo,
rozperla estas mont'.
L' alaŭd' sur flugilparo,
sur dorno la limak',
en sia ĉiel' la Sinjoro,
ĉio orda en la mond'.